Ekzarko, laŭ esperantaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV),[1] surbaze de la greka vorto ἔξαρχος ("eksarĥos"), estas unue guberniestro respektive diocezestro de la Bizanca Imperio, kaj due delegito de patriarko kaj respondeculo de provinco respektive diocezo en la ortodoksaj eklezioj; aparte temas pri titolo de la ĉefo de la Bulgara Ortodoksa Eklezio.
Tiujn provincojn respektive diocezojn en la ortodoksaj eklezioj oni kutime en Esperanto nomas ekzarkejoj (d:Q2998465), per variigo de la baza vorto ekzarko fiksita en PIV. En aliaj eŭropaj lingvoj kutime oni prenas neologismon tre similan al la greka vorto ἔξαρχατος ("eksarĥatos") respektive la latinigita vorto Exarchatus, do aldonas silabon -at- al la baza vorto, kio en Esperanto ne eblus.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search